Saltu al enhavo

Eritrea Popola Liberiga Fronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eritrea Popola Liberiga Fronto
ህዝባዊ ግንባር, ህግ, LaZebavi Ganber Ĥaran Eritreo
Flago de la organizo.
partio
Lando  Eritreo
Estro Isaias Afewerki
Fondiĝo 1970
Retejo www.shaebia.org
vdr

Eritrea Popola Liberiga Fronto konata en Eritreo kaj Etiopio nomata Ŝaabija (Popola Fronto en la araba) aŭ Hgĥe (en Tigraja : ህዝባዊ ግንባር, ህግ, LaZebavi Ganber Ĥaran Eritreo) estis organizo kiu batalis por la sendependeco de Eritreo disde Etiopio dum la Milito de sendependeco de Eritreo kaj dum la Etiopia Enlanda Milito.

La Ŝaabija, en kiu proksimume 30% de la batalantoj estis virinoj, estis kreita en 1970 kiel maldekstrema organizo, kiu disiĝis de la Ĵabĥa organizo. La unua konferenco de la nova organizo okazis en januaro 1977 kaj tie estis oficiale fiksitaj la celoj de la organizo. Dum la konferenco, la organizo adoptis liberalan planon, kiu establis virinajn rajtojn kaj kuraĝigis edukadon por redukti nescion inter la loĝantaro. En tiu ĉi konferenco estis determinite, ke la organizo agnoskas nur landlimojn el la periodo de itala koloniismo. Post la disigo, la Ŝaabija kaj la Ĵabĥa pliiĝis en la rango de kolizioj de ideologia konflikto ĝis armea konflikto dum la eritreaj enlandaj militoj, paralele kun la milito kontraŭ Etiopio. En la fruaj 1980-aj jaroj la konfliktoj finiĝis kiam la Ŝaabija preskaŭ sukcesis pri detruado de la Ĵabĥa kaj ĝiaj gvidantoj fuĝis al najbara Sudano igante la Ŝaabija la ĉefa organizo en la milito kontraŭ Etiopio ĝis ĝi venis al pacigo kun la rivala organizo ĉe la dua kongreso de la organizo en 1986.

Dum la milito kontraŭ Etiopio la organizo sukcesis kapti multajn etiopiajn soldatojn en militkaptiteco. La organizo ne misuzis la kaptitojn sed ankaŭ ne prizorgis ilin [1]. Dum ĝia longa lukto la organizo produktis subterajn hospitalojn kie ili ankaŭ produktis medikamentojn por la militistoj. Ĉe la dua renkontiĝo de la organizo, kiu estis sub la aŭspicioj de unio inter la Ŝaabija kaj la Ĵabĥa, estis interkonsentita ke la du organizoj havus unu centran gvidadon [2] En 1988 la komuna organizo lanĉis ampleksan ofensivon kontraŭ la etiopa armeo kaj sukcesis transpreni nordan Eritreon, la du organizoj sukcesis okupi la tutan Eritreon la 24-an de majo 1991. Post la konkero de Eritreo, la organizo ŝanĝis sian nomon al la Popola Fronto por Demokratio kaj Justeco kaj estis la nura partio en Eritreo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Johnson, Michael; Johnson, Trisha (April 1981). "Eritrea: The National Question and the Logic of Protracted Struggle". African Affairs 80.
  2. Doris, Burgess; Cliffe, Lionel (Spring 1987). "EPLF Second Congress". Review of African Political Economy 14 (38): 107. doi:10.1080/03056248708703724